Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_kokido_perdigis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nomo de kanto

MIA KOKIDO PERDIĜIS

MuzikoPopola
Esperanta tekstoPablo Busto
Esperanta plenumoPablo Busto
Tipotraduko
Originala plenumoPopola
Originala tekstoPopola

Teksto

Mi ne dormis lastan nokton, lara'
ĉar mi perdis kokidon mian, lara'
la kokido, lara'
ĝi perdiĝis, lara'
certe nun ploregas ĝi.

Mi ĝin serĉis en la ŝranko, lara'
mi ĝin serĉis sub la lito, lara'
en ĝardeno, lara'
post la domo, lara'
kaj mi ne, ne trovas ĝin.

Ĝiaj plumoj estas flavaj, lara'
ĝia kresto estas ruĝa, lara'
per la beko, lara'
eta beko, lara'
diras ĝi pi pio pi.

Devas trovi ĝin mi baldaŭ, lara'
ĉar la afero jam tre urĝas, lara'
se ĝin trovus, lara'
la najbaro, lara'
ne denove mi vidos ĝin.

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

  1. Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)
mia_kokido_perdigis.1447494586.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)