Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_nomo_ne_gravas

Mia Nomo Ne Gravas

Aŭtoras kaj kantas Mikaelo Bronŝtejn, 1972

Teksto

Mia nomo ne gravas,
mia aĝo - des pli.
Nur modestan kanteton
mi prezentos al vi.
Malaperas amikoj
en haladzo de l'viv' -
Nur pri tio bedaŭras
mia simpla motiv'.

Estis iam aktiva
unu mia amik'…
Lia ventromelono
kreskas nun kun efik'.
Li adoras tagmanĝon,
vespermanĝon - des pli!
Matenmanĝo abunda
estas sankta por li.

Li eĉ aspirantiĝis
ŝajnas, ke pro malsat', -
Ĉar pli bonan tagmanĝon
havos la kandidat'.
Lia ĉefo ordonis
kun mirinda rigor':
“Malbenitan lingvaĉon
vi forĵetu el l'kor'!”

“Iru for, Esperanto!…” -
li ekploris kun trist'.-
“Povas nun nur doktoro
resti esperantist'….
Kiam mi doktoriĝos,
mi forkuros el hejm'!”
… Pacience atendu
la doktoron, ho SEJM!

En tendaroj aperis
simpatia fraŭlin'.
Ĉiu dua junulo
en anim' amis ŝin!
Ŝiaj bluaj okuloj
estis vera turkis'.
Pro agemo kaj belo
ni elektis ŝin Miss.

Tamen, pasis la tagoj -
post gepatra admon'
ŝi akceptis proponon
de la certa person',
kiu dum rendevuoj
babiladis kun flat':
“Mia amo - Beethoven
kaj… moderna kravat'.”

Iam lernis germanan
li en la institut',
kaj memoras ke “bone”,
ŝajne, estas “zer gut”.
Tio certe sufiĉas
en la certa medi'.
… Plu knabin' ne aperas
en tendaroj kun ni.

Daŭri kanto simila,
certe, povus sen fin'.
Sed, “ĉu estos moralo?” -
tuj demandos vi min.
La moralo aperos -
mi ne miras pri l'pet' -
Ni kutimis ricevi
sencon sur teleret'.

Ni kutimis pardoni,
se amik' sen hezit'
Oferadas la sentojn
por trankvil' kaj profit'…
Malaperas amikoj
en haladzo de l'viv' -
Nur pri tio bedaŭaras
mia simpla motiv'…

mia_nomo_ne_gravas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)