Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_normanujo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mia Normanujo

Muziko/TekstoFrédéric Bérat
E-tekstoLucien Thèvenin
Origina titoloMa Normandie
MIDImia_normanujo.mid

Teksto

Je renaskiĝo de l’espero
kaj kiam vintro estas for
en franca dolĉo de aero
dum brilas la sunluma or’.
Dum reverdiĝas la naturo
kaj de hirund’ reĝojas kri’
Min logas mia Normanujo,
en tiu lando ja naskiĝis mi.

Mi vidis monton helvetujan
kun lignodom' kaj glaciar'
kaj la pejzaĝon italujan
kun bark' sur venecia mar'.
Al ĉiu hejmo jen saluto,
neniun ĝin meritas pli
ol mia bela Normanujo,
en tiu lando ja naskiĝis mi.

Dum vivo venas la momento,
en kiu revo flugas for
kaj la animo en silento
dediĉas sin al rememor'.
Se tiam mia laca muzo
amkantojn lasas for de si,
reiros mi al Normanujo,
en tiu lando ja naskiĝis mi.

mia_normanujo.1285458522.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)