Uzantaj iloj

Retejaj iloj


miela_obsedo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

miela_obsedo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Miela Obsedo ======
  
 +^Esperanta plenumo|[[Platano]],​ [[Diablo]], [[Carina]]|
 +^Esperanta teksto|[[Platano]]|
 +^Muziko|[[Diablo]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +
 +ISRC: FR-3T0-11-00030
 +Vinilkosmo © 2011
 +Muziko: Huby ROMERO ([[Diablo]]).
 +Teksto: Cyrille POULLET ([[Platano]]).
 +Rekantaĵo: [[Carina]] GERLACH.
 +
 +===== Teksto =====
 +//​Refreno://​
 +>Jam delonge mi devus ĉesi 
 +>Provas mi malkonekti
 +>Kial ne povas forgesi ​
 +>Inter vi kaj viv’ elekti
 +
 +//​Platano://​
 +Sonĝoj foriris al abrupta realeco
 +Fortranĉas flugilojn de viro je alteco
 +Alvenis vangofrapo dum mi atendis kareson
 +Kaj nun mi paŝas sen zorgi pri adreso
 +Temp' fluas, neni’ ŝanĝiĝas krom sezonoj
 +Ŝatus forflugi
 +Mediti ĝis liber’ de l’ konoj
 +Ŝtuparon grimpas mi, ĉiuj tagoj estas samaj
 +Ĉiuj paroj kisas, mi envias ĝis malsano
 +
 +Kaj mi ne serĉas plendon aŭ eĉ komprenemon
 +Nova leter’ al rubuj',​ vanas mi kaj miaj poemoj
 +Sukeras morto mia, ĉar mielas la obsedo
 +Sciu, kara, mortas mi pro mank’ de via rideto
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Tro da tristaj vortoj kuŝas sur malnova kajero
 +Malsato manĝis rostitan koron de hieraŭ
 +Eble mi jam devus forigi vin de mia memoro
 +Se cerbo volas, ne eblas ĉiam por la koro
 +Naiva vir’ vagas kiel ŝip’ je derivo
 +Kiel venki eĉ etan deklivon sen motivo
 +Kaj do? Kion fari krom paŝi kontraŭ la vento
 +Memoro de lasta tango, larmo sur mia vango
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* https://​www.vinilkosmo-mp3.com/​eo/​kompiloj/​7-hhk2-172/​7-hhk2-hiphopa-kompilo-volumo-2/​04-miela-obsedo-hhk2-platano-diablo-carina-889-detail.html — Ligilo por aĉeti la kanton ĉe Vinilkosmo
 +* https://​www.deezer.com/​en/​track/​65763879 — Ligilo ĉe Deezer
 +
 +{{tag>​kanto litero_m}}
miela_obsedo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)