Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migrula_kanto2

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Migrula kanto

Esperanta tekstoA. v. D. STARRE
Tipotraduko
Originala titoloHoog op de gele wagen

Teksto

Migras tra kampoj, valoj
Sur veturilo mi.
Trotas la virĉevaloj,
Sonas la kornmelodi'.
Ho! kiel bele sin movas:
Arboj, riveroj, herbej'.
/: Mi preskaŭ foriri ne povas,
Sed, preterpasas. Ho ve! :/

En vilaĝetoj ĉarmaj,
Aŭdas la fluton mi.
Dancas geknaboj gajaj,
Ĉirkaŭ majesta la tili'.
Vento petole kunfestas;
Kanton forblovas. Juhej!
/: Ho! kiom feliĉa mi estas!
Sed, preterpasas. Ho ve! :/

Zorgas por la ĉevaloj,
Bona koĉer', kun rapid'.
Mastro kun plenpokaloj,
Logas al rea vizit'.
Min alridetas knabino,
Tra la fenestra rozej'
/: Ne ŝatas mi pensi pri fino,
Sed, preterpasas. Ho ve!:/

Iam en krepdrapiro
Pasas la diliĝenc'.
Estas la finrondiro.
Trotas ĉevaloj en kadenc'.
Estas finita la sorto,
Nun ne plu helpas refut';
/: Jam vokis ordone la morto,
Do nun, por ĉiam: Salut'! :/

migrula_kanto2.1366824265.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)