Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migrula_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Migrula kanto

MuzikoSveda melodio

Teksto

Novaj homoj estas ni,
hola hi — hola ho
tuta mond' por ni patri'
hola hi aho.
Volas ni, ke sur la ter'
hola hi — hola ho
ĉiu vivu en liber'.
hola hi aho.

Pri la limoj en la mond'
hola hi — hola ho
moke ridas nia rond'.
hola hi aho.
Ĉar pro nia homraci'
hola hi — hola ho
lernis esperanton ni.

Servi ĝi por solidar'
hola hi — hola ho
inter la mondproletar'.
hola hi aho.
Kaj por liberigi nin
hola hi — hola ho
laŭ la Karlo Marks doktrin'.

migrula_kanto.1365960552.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)