Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mola

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mola

Reverko (fare de Duncan Thomson) de la teksto de Sola de Amplifiki.

Muziko-
TekstoDuncan Thomson
Tipoparodio
Originala plenumoAmplifiki
Originala teksto-

Teksto

Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, Aŭtobuse kaj ŝipe mi veturis
Alvenis kongreseje kun mia pakaĝ'

En la kongreso
mi ekkonis belan inon
Ni bambis, brakumis
kaj aperis amorem'

Do ni rapidis ŝiaĉambren
kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki,
ĉar ekis problem':

Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

Do kune ni klopodis
pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe,
sed fuŝe sen efik'

Dum ses horoj en ŝvito kaj lito ni penis tie

Sed ĉio estis vana,
kaj restis ni sen fik'

Mi restis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

En la mateno ŝi diris ke - Tute ne gravas
Sed ŝi foriris por ĝuo de kongres'

Kaj tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Ekcitiĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!

Mi estis malmola, malmola, malmola…
Sed mi estis sola, sola sola
Jes mi estis malmola, malmola, malmola
Sed: sola, sola, sola

[Parole] Sed, feliĉe - mi aliĝis kiel memzorganto…

mola.1439288950.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)