Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Ĵomart Amzejev |
---|---|
E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Nokto, trajn' hazarda kaj matena nuno
hela tag' bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug' al kosmo,
kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.
Arda spir' iama, telefona budo -
restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
ĉu atendo muta,
kaj jam post momento la feliĉ' balbuta.
Sed en telefono iu gapas kaŝe
kaj sensenta sono:
“Kak zdorovje vaŝe?”1)
Kaj malam' etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere …
Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.