Uzantaj iloj

Retejaj iloj


muzikisto

Muzikisto

Teksto de Bulat OKUĜAVA (Rusio), e-traduko de Jefim ZAJDMAN

La akordoj staras ne laŭ ludoloko, kiu scias, bv. korekti.

Teksto

A Dm
Muzikisto violonis, mi okule voris lin,
D7 Gm
Mi ne nur orele ĝuis - mi dorlotis sentojn kvin.
A7 Dm A7
Provis mi kompreni vane ĉi donacon de la ĉiel',
Dm E7 A7 Dm
Kiel povas liaj manoj tiujn sonojn krei el…
B Gm A7 Dm
Jes, el iu lignaĵeto kaj el iu korda ar'
B Gm A7 Dm
Dank' al tiuj homaj manoj fluas ĝojo kaj amar',
B Gm A7 Dm
Kiuj trafas en animon, trafas kaj bruligas ĝin.
B Gm A7 Dm
Sed ĉu indas laūkutime gardi kaj kompati ĝin?

muzikisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)