Uzantaj iloj

Retejaj iloj


najbaraj_gxardenoj

Najbaraj ĝardenoj

MuzikoValso-melodio de Victor HOLLÄNDER
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

En miaj junaĝ-paradizoj
Tre ravis min ŝtela forpren'
Kaj frando de dolĉaj ĉerizoj
El de la najbar' la ĝarden'.
Apenaŭ atendi mi povis,
Ĝis ke mi post lia forir'
Tra tru' de l’ barilo min ŝovis
Por frandi laŭ koro-sopir'.

Mi kreskis de jaro al jaro,
Sin ŝanĝis la speco de l’ ĝu',
Sed en la ĝarden' de najbaro
Sekrete mi frandis plu.
Pli dolĉaj ol eĉ la ĉerizoj
En ruĝa matura bril'
Atendis abundaj provizoj
Da kisoj min trans la baril'.

Edziĝon mi ofte espere
Pripensis, sed ĉiam pri ĝi
Mi tamen rezignis prefere,
Ĉar tion mi diris al mi:
Ĉu garantios la viroj
Najbaraj pri sia reten'
De same frandemaj sopiroj
Al fruktoj el fremda ĝarden'?

najbaraj_gxardenoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)