Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | popolkanto |
---|---|
E-teksto | Kálmán Kalocsay |
Origina titolo | Nem, nem, nem |
MIDI | ne_ne_ne.mid |
Iru mi, iru for,
Ĉiuj ni iru for…
Ne, ne, ne, ne, ne, ne,
Ni ne iros el la dom',
Dum la mastro ne elpelas
El la dom' min per baston'.
Sed ne plaĉas al la mastro.
Ke ĉi tie festas ni.
Li forportu do la domon,
Sed ĉi tie restas ni.
Manĝis vi, trinkis vi ĉion ĝis fin'.
Laca jam estas la mastrin',
La barelo jam sen vin',
Portu la diablo vin.
Nur la domon havas mastro.
Sed la teron havas Di',
Li forportu do la domon,
Sed nin ne formovas ni.