Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nederlanda_dankpregxo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Nederlanda dankpreĝo

E-tekstoZanoni
Origina titoloWir treten zum Beten

Teksto

Kun preĝo al seĝo de Dio ni venas,
Severe, sincere Li juĝas je l’fin’.
La bonajn Li benas, malbonajn malbenas,
Laŭdota — Lia nom’, Li memoras nin.

Je nia, plej pia flank' Dio staradis,
Li volis, ke venku la rajto ĉe ni.
Jen ĵus komencita batalo — gajnita;
Vi, Dio, nin helpis, ni venkis per Vi.

Ni gloras, adoras Vin, Dio — gvidanto,
Ni preĝas, ho reĝo, nin helpu ĝis fin',
Ke via anaro ne iĝu sklavaro.
Laŭdota — Via nom’! Ho, Di’, savu nin!
Di', savu nin!

nederlanda_dankpregxo.1446641927.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)