Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nederlando

Nederlando

Muzikomelodio de: La frisa nacia himno
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Mi scias landon kun malalta tero,
sen pintaj montoj, sen grandarbar',
per homa forto tamen de danĝero
savita kuŝas ĝi ĉe norda mar'.
Kiel ĝardeno malantaŭ la mur'
ĝi estas hejmo de homa kultur'!

Ho, bela land', reĝino de la maro,
kun verda robo kaj florokron',
kun riĉo kaj en urbo kaj kamparo,
la nomo via estas kara son'!
Pace progresu sub verda la stel'
floru vi, spite al monda malhel'!

nederlando.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)