Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_batalu_por_l_ideo

Ni batalu por l' ideo

MuzikoHans Honoré
Esperanta tekstoViktor Holm
Tiponova teksto

Teksto

Esperanto, Esperanto,
forta voĉo en anim',
estas nia paca kanto,
forpelanto de la tim'.
Kaj al ĉiu batalanto,
dista, for kaj en proksim',
nia lingvo Esperanto
estas forto de l’ anim'.

Esperant, granda voko,
nova sento en la mond',
vivas ĝi en ĉiu loko,
daŭre, nun kaj en estont'.
Pereigos ĝin ne moko,
ankaŭ ne perfid' sen hont',
staras forte kiel roko,
ĝi konstante en la mond'.

Esperanto, la espero
de l’ fidela amikar',
pri feliĉo sur la tero,
pri kompreno de l’ homar'.
Kun kuraĝo kaj sincero
iras tuta la fratar'
al la venko el mizero.
Jen, fidela la anar',

Esperanto, lingva kreo
de la Zamenhofa kor',
savas mondon de pereo,
sekvas ĝin eterna glor',
Ni forgesu pri l’ paseo,
kun feliĉo en la kor'
ni batalu por l’ ideo
de la Majstro de l’ honor'.

ni_batalu_por_l_ideo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)