Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_hisu_la_velojn

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ni Hisu La Velojn

Kantas Kajto
aŭtoroj: J.Duijs kaj N.Kalma

Teksto

Refreno
Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent'
Finfine ni foriru en ĝusta moment'
Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor'
La ŝip' estas preta, ni iru nun for!

Subiris jam la luma sun',
La ŝipo laca dormas nun.
En la haveno post vojaĝ'
Ripozas nun la ekipaĵ'.
Maristoj tra la stratoj vagas
Dum aliaj brandon pagas
Kaj post plezura aventur'
Jen ŝipen ili kantas nur:

Post longa nokt' en luna lum'
Kaj tro facila amindum',
La viroj nun kun iluzi'
Dormante pensas nur pri ŝi,
Sed frumaten' retrovas sin
Forgesita jam la karulin'.
Ĝojigas nur la vent' de la mar'
Ekkantas jam la maristar':

Sur ŝaŭma akvo velas ĝi
Kun vasta maro antaŭ ŝi.
Fidinda por la maristar'
Ĝi estas hejmo sen kompar'.
Neniu loko sur la ter'
Plibonas kontraŭ la mizer'.
Mildiĝas bona akra sent'
Forigas ĝin la mara vent'.

ni_hisu_la_velojn.1560698803.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)