Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_sidis_kaj_fumis

Ni sidis kaj fumis

MuzikoAleksandr VASILJEV
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoSplean
Originala tekstoAleksandr VASILJEV

Kanto el la albumo “Reversivnaja ĥronika sobitij” (“Inversa kroniko de la eventoj”) de la grupo Splean.

Teksto

Iris uloj tra urbego,
Iris sub nebula tego,
Sur kornicoj, tra stratetoj,
Matricoj kaj vojretoj,

Ie ĵus aperis suno,
Tuj aperis ombro en reag'.

Dume sidis ni kaj fumis,
Ni sidis kaj fumis,
Dume sidis ni kaj fumis,
Naskiĝadis nova tag'.

Iris inoj kaj malinoj,
Iris homoj kaj maŝinoj,
Busetoj kaj mazdaoj,
Araboj al Mekao,

Iris deputitoj kaj spiritoj
Laŭ lini' kaj per zigzag'.

Dume sidis ni kaj fumis,
Ni sidis kaj fumis,
Dume sidis ni kaj fumis,
Naskiĝadis nova tag'.

Iris jaroj senpiedaj,
Iris kaj fariĝis tedaj
Semajnoj, tagoj, jaroj,
Trompŝajnoj, agoj, faroj,

Sovaĝaj homaj gregoj,
Horloĝoj en turegoj,
Poŝtkartoj kaj kovertoj,
Iris ĉartoj, dokumentoj,

Ĉiuj iris for kaj restis
Nur ni du, malsanaj je imag'.

Daŭre sidis ni kaj fumis,
Ni sidis kaj fumis,
Daŭre sidis ni kaj fumis,
Naskiĝadis nova tag'.

Eksteraj ligoj

ni_sidis_kaj_fumis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)