Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nigraj_okuloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nigraj Okuloj

Cigana kanto, traduko de Boris Kolker

Teksto

Am E7 Am
Nigra ĝis ebri' la okul-rigard',
E7 F
Plena de pasi', de brulanta ard',
Dm Am
Mi tre amas vin, mi tre timas vin,
E Am
En malbona hor' mi renkontis vin!

Nigra ĝis ebri' la okul-rigard',
Logas vi al land' de feliĉa fart' -
Al la land' de l'am', kie regas ver',
Lando sen dolor', lando sen sufer'.

Se ne trafus vi al sanganta kor',
Pasus mia viv' sen anim-dolor'.
Pereigis min flama alrigard'.
Pasis la feliĉ' kvazaŭ neĝ' en mart'.

Ripeto de unua strofo

nigraj_okuloj.1446641933.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)