Uzantaj iloj

Retejaj iloj


norde_de_la_nordpolusa_cirklo

Norde de la nordpolusa cirklo

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoTiberio Morariu

Teksto

Ĉu ekzistas plia puno
ol foresto de la suno
dum tagmeza hor'?
Kun la lasta radiero
malaperas vivespero,
gajo flugas for.

Sed alvenas jam vespero
nun kun sia arktmistero.
Brilas norda lum'.
Ĉe ferŝtona mont' Kiruna,
arbarrando grizebruna,
dancas ora zum'.

Plumbopeze premas sento
de malfrua, vana pento:
flugis for somer'.
Fortoniĝis multaj farboj.
Senfolie staras arboj,
frostas nuda ter'.

Plenumiĝas kora preĝo:
ŝirmodone falas neĝo,
blankas la natur'.
Milkolore nordlum' brilas.
Sur pinarba pinto trilas
vintra trubadur'.

norde_de_la_nordpolusa_cirklo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)