Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_sento

Nova sento

Teksto

Ĉimatene mi vekiĝis al evento
en la mondon vere venis nova sento

kun la vento de bela maj'
plena je bonodoro kaj
koloreksplodoj

en sezono de malavar'
kuŝas mi en la flava mar'
de leontodoj

ĝoj' kaj amo nun plenigu niajn korojn
kiam la krepusko tuŝas la aŭroron

kun fromaĝo kaj vinbotel'
sur herbej' en la nokta hel'
sub la betuloj

kiam kantas la najtingal'
ni kunkantu kaj spitu al
la malbonuloj

Refreno:
kiam velkos la lasta flor'
kaj la varmo jam estos for
ni restu kune
kaj ni restu kun la leĝer'
kaj la sento de la somer'
traaŭtune

ĉimatene mi vekiĝis al evento
en la mondon vere venis nova sento

timon mi sentas tre
urĝas reveno de
solidareco

ĉar laboras malica ond'
kariganta de nia mond'
pecon post peco

Refreno

ne hezitu pri la respond'
nia revo pri bona mond'
ja grandiozas

plu ludiĝu nia muzik'
ĉar neniam la malamik'
vere ripozas

ĉar neniam la malamik'
vere ripozas

ĉar neniam la malamik'
vere ripozas

Eksteraj ligoj

nova_sento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)