Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_sxanco

Nova ŝanco

MuzikoNomo FAMILINOMO
Esperanta tekstoNomo FAMILINOMO
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO
Tiponova teksto
Originala plenumoKore
Originala tekstoNomo FAMILINOMO

Teksto

(parole)
- Nu, saluton Fiks!
- Saluton, Kris!
- Ĉu bone al vi?
- Jes, bonege!
- Ah, kaj via familio?
- Ĉio glatas.
- Ĉu daŭre estas fama muzikisto?
- Jes, certe!
- Do, sekvu min! Bonvolu!

Mi pensis, ke nenio eblos plu
Forpasis tempo sen viglo, sen ĝu'
Preĝoj sen rekompenc'
Abdik' de la komenc'
Jen mia viv': amiko mia, kia suspens'

Sed plej hazarde vin renkontis mi
Refoje verkis, komponis ni
Jen nunas providenco, foriĝas dekadenco
Nun mi certas: io farendas el mia viv'

Refreno:

Nova ŝanco
Jen aŭgur', kiu vetis je mi
Nova ŝanco
Por aventur', eĉ psika defi'
Jam forgesis mi
Sensukajn [?] tagojn de ŝajnvivo
Jam forgesis mi
Plej kadukajn imagojn de motivo, sen ia rezulto

Tamen endas, ke laboru ni
Ekmontru, ke formortis astenio
Faros mi konfidencon
Mi timas la karencon
Eĉ mi certas pri io mirinda
El mia ven'

Refreno

Nova ŝanco, ŝanco nova
Ĉe mia pordo, pordo mia
Denove legeblas, denove legeblas
Sinjoro Feliĉo,
Feliĉo! Feliĉo!

Refreno (dufoje)

Eksteraj ligoj

nova_sxanco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)