Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novaj_kondicxoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Novaj kondiĉoj

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

Kanto dediĉita al fondiĝo de Asocio de Sovetaj Esperantistoj en 1979 jaro anstataŭ SEJM - sovetia esperantista junulara movado. Per tiu reorganizado la ŝtataj instancoj volis ekregi la movadon - kaj multe sukcesis malfortigi ĝin.

La lasta strofo estis aldonita poste fare de alia aŭtoro.

Teksto

Vivis ni trankvile en kutima SEJM,
estis ĝi por ĉiuj ni kvazaŭ kara hejm' .
Sed aperis kaŭzo por ĉiesa mir' –
pri kondiĉoj novaj venis onidir' .

Refreno, 2 foje:

Ho, kiaj ni estas feliĉaj,
ke venis novaj kondiĉoj!

Mi en “Aktuale” – bona informil' –
legis artikolojn, ĉiam kun util' .
Oni rekomendas – eble estas ver' –
legi la informojn hejme, el leter' .

Refreno

Estis konferencoj, vere bona far' ,
interŝanĝis sperton ni ankaŭ en tendar' .
Oni rekomendas – eble estas ver' –
interŝanĝi sperton hejme, per leter' !

Refreno

Estis niaj kantoj, la mistera mond' ,
ĝuis la kantadon ni en amika rond' .
Oni rekomendas – eble estas ver' –
la komunajn kantojn kanti per leter' !

Refreno

Eble mi eraras, fia tumultul' ,
ĉar kondiĉoj novaj (dume) estas en nebul' .
Ĝoju kaj petolu nia kompani' ,
en kondiĉoj novaj (eble) bone vivos ni.

Refreno

Certe Miĉjo pravis, estas li profet' .
La kondiĉoj novaj - klare - estas fia ret' .
Kaj ne plu petolas nia kompani' ,
en kondiĉoj novaj aĉe vivas ni.

Ho, kiaj ni estus feliĉaj,
se restus SEJMaj kondiĉoj!
novaj_kondicxoj.1233813489.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)