Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Enhavtabelo

Laste

  • 20-04-2010 18 kaj 19-an de aprilo la vikiejo ne funkciis pro neatenditaj teknikaj laboroj ĉe servilo de E@I. Nun ĉiuj funkcioj estas restarigitaj kaj neniu datumo perdiĝis. Pardonon, se tio kaŭzis al vi malfacilaĵojn.
  • 02-02-2010 Aperis nova ilo por uzadi ŝablonojn en kreado de novaj paĝoj.
  • 28-01-2010 Daŭras grandega laboro por enretigi paperajn kantarojn, kiun faras MÉSZÁROS István (pista). Nun el la ampleksa listo de la kantaroj plen-plenas jenaj: 50 argentinaj tangoj, Baf!, De Pont-Aven al Varsovi’, Eternaj kantoj, Hispana kantareto, Horo da opozicio, Itala kantareto, Kantaro, Kantu kune ni, Kontakto, Revenas mi, Venos liber’. Bravo!
  • 12-01-2010 Problemo de fuŝitaj linioj estas solvita per instalado de kromaĵo plugin:xbr. Antaŭe uzita kromaĵo plugin:linebreak ne plu uzata.Post la ĝisdatigo, vikiejo erare vidigas liniojn kun monospaca tiparo, ekz. en kantoj kun akordoj. Bonvolu ne redakti similajn fuŝojn:!: Espereble dum kelkaj tagoj la problemo solviĝos sur nivelo de vikiejo.
  • 09-01-2010 Vikiejo ĝisdatigita. Aktuala versio de DokuWiki estas 2009-12-25 "Lemming". Pardonon, se unuatempe vi trovos portempajn misfunkciojn.
  • 22-15-2009 Bonega iniciato de pista listigi paperajn kantarojn. Tamen ne hastu krei novajn paĝojn, unue kontrolu ĉu la teksto vere mankas ĉe ni.
  • 15-12-2009 Ampleksaj aldonaĵoj de hungaraj kantoj kun MIDI-dosieroj kaj Notoj. Lastajn paĝojn kreis uzanto pista, dankon!
  • 22-08-2009 Novaĵletero 3. Teksto dissendata.
  • 17-08-2009 Nombro de kantotekstoj superis 1000! Laŭ freŝaj kalkuloj ĉi tage ĝenerala nombro de paĝoj estas preskaŭ 1400 kaj kantotekstoj estas jam pli ol 1000! Laŭ statistiko por julio 2009, nia vikio plu kronas statistikan liston ĉe servilo http://www.ikso.net. Plej lastajn aldonojn faris Manolo. Gratulojn al ĉiuj kunredaktoroj kaj vizitantoj!!!
  • 13-08-2009 Miĥail Povorin kompletigis tekstojn de du liaj albumoj. Aŭtora redaktado, dankon!
  • 11-06-2009 Dissendolisto esper-inform kaj post ĝi novaĵservo Ret-Info dissendis statistikon pri aperado de muzikalbumoj en esperanto dum tuta ĝia historio, preparita de Lu Wunsch-Rolshoven. Li publikigis la liston de tiuj preskaŭ 300 muzikalbumoj kaj metis ĝin al vikipedio. Ret-Info ripetante la novaĵon aldonis ankaŭ ligon al nia kantaro. Dankon!
  • 10-02-2009 En la kantaro nun kreskas kvanto de paĝoj kun indikitaj muziknotoj kun vortoj. Por pli rapida aliro al tiuj kantoj estis kreita nova etikedo Notoj. Lastajn redaktojn faris SZILVÁSI László,dankon!
  • 31-01-2009 Kompletiĝis albumo “Rebela Sono” de Dolchamar.
  • 23-01-2009 Laŭ lasta statistiko, de retejo ikso.net, nia projekto estas plej vizitanta kaj uzanta ĉe la servilo. Post la kantaro sekvas bone konataj http://www.lernu.net kaj http://www.ilei.info. Nia projekto ankaŭ kronas liston de plej multepaĝaj projektoj. Huraaa! :-)
  • 08-01-2009 KuboF kompletigis la kantaron per ĉiuj kantotekstoj de Martin & la talpoj. Dankon!

2008

  • 13-02-2008 Novaĵletero 2
  • 12-02-2008 Aldone al viatubaj filmetoj aperis ebleco enpaĝigi filmetojn kun subtekstoj de retservo Overstream. En tiu servo ĉiu povas aldoni subtekstojn al filmetoj de YouTube, Google Video, MySpace Video, Dailymotion, Veoh kaj Megavideo. Sintakso similas al tiu de YouTube.
  • 04-02-2008 En la kantaro aperis nova ebleco enigi viatubajn (YouTube) filmetojn al viki-paĝoj :!: Uzante novan etikedon Filmo vi povas trovi tiujn paĝojn.

2007

  • 25-12-2007 Ĝojan Kristnaskon, kiuj jam festas, alvenon de Nova Jaro, kiu nepre alportos al vi feliĉon kaj plej varmajn bondezirojn al ĉiuj muzikemaj samideanoj!!!
  • 16-11-2007 Laŭ freŝaj kalkuloj kvanto de kantoj en la kantaro superis 800! Ĝenerala kvanto de paĝoj superas 1100! Hura!
  • 14-11-2007 :!: Unufoje en historio de Kantaro-vikio iu fuŝatako kaŭzis malfunkcion de tuta vikiejo dum unu tago. Pardonon, se vi tiutempe deziris veni tien. :-(
  • 03-11-2007 Ricevitaj permesoj publikigi kantojn el kasedo Antaŭ du jaroj de KONISI Gaku, MIKI Ŝikoŭ…
  • 01-09-2007 Kompletiĝis la albumo “Internacia Lingvo” de Daniel HADDAD.
  • 25-07-2007 Ricevita permeso kopii kantotekstojn de Lusi Rimon
  • 14-07-2007 Roĝer BORĜES kompletigis albumon de Supernova.
  • 23-03-2007 Kompletiĝis albumo “Karteta dom'” de Inspiro.
  • 16-03-2007 Gastlibro redaktebla sen ensalutigo. Bv. esprimi vian opinion rilate de la kantaro!
  • 09-03-2007 Ekfunkciis nova sxelo por la kantaro. Ĝi uzas DokuWiki. Enhavo estis reprenita de malnova kantaro krom kelkaj lastatempaj ŝanĝoj. Malnova vikio estis translokita al http://www.ikso.net/kantaro-malnova/ ĝis ĉiuj lastaj ŝanĝoj ne estos kopiitaj.

2006

  • 24-01-2006 Ricevita permeso publikigi tekstojn de KD "Destin'" (V. Soroka)
  • 16-01-2006 Martin STRID permesis preni tonsilabajn melodiojn de http://tone.se
  • 06-01-2006 Kvanto de kantotekstoj superis 500! Je la 06-01-2006 en la kantaro haveblas 515 kantoj.

2005

  • 27-07-2005 Unua atako al la kantarpaĝoj! Ekde 20-05-2005 enhavo de kvar paĝoj estis anstataŭigitaj per ekstertemaj ligaroj.
  • 18-05-2005 Aperis tekstoj de kelkaj infanaj kantoj, ĉefe germandevenaj. Kelkaj notitaj kiel famaj dum REF. (ekz. Papilio)
  • 04-04-2005 [http://esperanto.org/Ondo/ La Ondo de Esperanto] en aprila numero aperigis artikolon de Floreal Martorell pri muziko en Interreto. Inter aliaj estas menciita kantaro-vikio. Dankon al Floreal Martorell!

2004

  • 27-09-2004 Aperas unuaj mid-dosieroj por ŝarĝi al poŝtelefono e-melodion. Vd. ekz. La Espero. Ankaŭ pagxo pri enigado de melodioj al poŝtelefonoj.
  • 21-09-2004 Ĉiuj albumoj de Persone pretas!

Novaĵletero 1, sep, 2004: En kantaro pli ol 300 kantotekstoj

  • 29-08-2004 Aperis listo de uzeblaj Sekcinomoj. Ili krom strukturigo de la paĝoj ebligas facilan elekton de similaj paĝoj. (klaku ligojn en tiu paĝo)
  • 28-07-2004 Dank'al internacia kunlaboro jam pretas du albumoj de Merlin.
  • 30-05-2004 Jen por vi ankoraŭ unu kolekto: Revas mi.
  • 10-05-2004 Nova paĝo Artikoloj servas por listigi interesajn artikolojn.
  • 12-04-2004 Aperis kantoj el paperkantaroj Kantoj sur manplato-1 kaj -2
  • 04-04-2004 Kantotekstoj por Oraj Kantoj-4 jam finfaritaj dank`a' Garik KOKOLIJA.
  • 08-02-2004 Kantoj el KD Oraj Kantoj-2 estas por via dispono plene!
  • 07-02-2004 Aboca indekso nun havas pli bonan aspekton ene. Ekz. vd. N O P
  • 04-02-2004 Estas komplete enretigitaj kantoj el KD Oraj Kantoj-1

2003

  • 23-12-2003 Plej konataj kantoj de Merlin nun legeblas
novajxoj.1271740069.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)