Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Laste

  • 02-04-2011 Daŭras enretigo de e-aj paperkantaroj, farata de Pista. Vidu, kiom granda laboro jam estis farita.
  • 26-01-2011 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2010-11-07a “Anteater”.

2010

  • 16-12-2010 Transiro al nova servilo de E@I. Adreso de la kantaro ŝanĝiĝis al: “http://kantaro.ikso.net. Malnova adreso: “http://ikso.net/kantaro” dume funkcias kaj igas ĉiujn al nova loko.
  • 10-12-2010 Novaĵletero 4 dissendita.
  • 05-11-2010 Jam pli ol 2000! Pista finfaris kantaron Kantoj por ĝojo.
  • 25-10-2010 Se kalkuli nombron de haveblaj kantoj en la kantaro, nun ĝi alproksimiĝas al 2000! Restis malpli ol 30 kantoj. Mi proponas al ĉiuj vikianoj partopreni en kreado de jubilea Novaĵletero 4. Post kiam ni atingos tiun nobron, ĝi estos sendita al e-ujo.
  • 17-10-2010 Kantareto 1973 jam plen-plenas da tekstoj. Nia pista estas laboregulo, dankon!
  • 16-09-2010 Estas riparita stilo por fikslarĝa fonto en la vikiejo. Nun, kiel dekomence estis, vi povas muzikumi ĝuste laŭ la akordoj, kiuj estas skribitaj en tiu loko en la kantoteksto kie ili estas ludataj. Plena listo de kantoj kun akordoj.
  • 09-08-2010 Triopa kantaro estas plene havebla. Niaj dankoj al pista!
  • 06-08-2010 Finpretas kantaroj: Turista kantaro 2, Alberta Casey kantas. Dankon al pista!

2010

2009

  • 22-15-2009 Bonega iniciato de pista listigi paperajn kantarojn. Tamen ne hastu krei novajn paĝojn, unue kontrolu ĉu la teksto vere mankas ĉe ni.
  • 15-12-2009 Ampleksaj aldonaĵoj de hungaraj kantoj kun MIDI-dosieroj kaj Notoj. Lastajn paĝojn kreis uzanto pista, dankon!
  • 22-08-2009 Novaĵletero 3. Teksto dissendata.
  • 17-08-2009 Nombro de kantotekstoj superis 1000! Laŭ freŝaj kalkuloj ĉi tage ĝenerala nombro de paĝoj estas preskaŭ 1400 kaj kantotekstoj estas jam pli ol 1000! Laŭ statistiko por julio 2009, nia vikio plu kronas statistikan liston ĉe servilo http://www.ikso.net. Plej lastajn aldonojn faris Manolo. Gratulojn al ĉiuj kunredaktoroj kaj vizitantoj!!!
  • 13-08-2009 Miĥail Povorin kompletigis tekstojn de du liaj albumoj. Aŭtora redaktado, dankon!
  • 11-06-2009 Dissendolisto esper-inform kaj post ĝi novaĵservo Ret-Info dissendis statistikon pri aperado de muzikalbumoj en esperanto dum tuta ĝia historio, preparita de Lu Wunsch-Rolshoven. Li publikigis la liston de tiuj preskaŭ 300 muzikalbumoj kaj metis ĝin al vikipedio. Ret-Info ripetante la novaĵon aldonis ankaŭ ligon al nia kantaro. Dankon!
  • 10-02-2009 En la kantaro nun kreskas kvanto de paĝoj kun indikitaj muziknotoj kun vortoj. Por pli rapida aliro al tiuj kantoj estis kreita nova etikedo Notoj. Lastajn redaktojn faris SZILVÁSI László,dankon!
  • 31-01-2009 Kompletiĝis albumo “Rebela Sono” de Dolchamar.
  • 23-01-2009 Laŭ lasta statistiko, de retejo ikso.net, nia projekto estas plej vizitanta kaj uzanta ĉe la servilo. Post la kantaro sekvas bone konataj http://www.lernu.net kaj http://www.ilei.info. Nia projekto ankaŭ kronas liston de plej multepaĝaj projektoj. Huraaa! :-)
  • 08-01-2009 KuboF kompletigis la kantaron per ĉiuj kantotekstoj de Martin & la talpoj. Dankon!

2008

  • 13-02-2008 Novaĵletero 2
  • 12-02-2008 Aldone al viatubaj filmetoj aperis ebleco enpaĝigi filmetojn kun subtekstoj de retservo Overstream. En tiu servo ĉiu povas aldoni subtekstojn al filmetoj de YouTube, Google Video, MySpace Video, Dailymotion, Veoh kaj Megavideo. Sintakso similas al tiu de YouTube.
  • 04-02-2008 En la kantaro aperis nova ebleco enigi viatubajn (YouTube) filmetojn al viki-paĝoj :!: Uzante novan etikedon Filmo vi povas trovi tiujn paĝojn.

2007

  • 25-12-2007 Ĝojan Kristnaskon, kiuj jam festas, alvenon de Nova Jaro, kiu nepre alportos al vi feliĉon kaj plej varmajn bondezirojn al ĉiuj muzikemaj samideanoj!!!
  • 16-11-2007 Laŭ freŝaj kalkuloj kvanto de kantoj en la kantaro superis 800! Ĝenerala kvanto de paĝoj superas 1100! Hura!
  • 14-11-2007 :!: Unufoje en historio de Kantaro-vikio iu fuŝatako kaŭzis malfunkcion de tuta vikiejo dum unu tago. Pardonon, se vi tiutempe deziris veni tien. :-(
  • 03-11-2007 Ricevitaj permesoj publikigi kantojn el kasedo Antaŭ du jaroj de KONISI Gaku, MIKI Ŝikoŭ…
  • 01-09-2007 Kompletiĝis la albumo “Internacia Lingvo” de Daniel HADDAD.
  • 25-07-2007 Ricevita permeso kopii kantotekstojn de Lusi Rimon
  • 14-07-2007 Roĝer BORĜES kompletigis albumon de Supernova.
  • 23-03-2007 Kompletiĝis albumo “Karteta dom'” de Inspiro.
  • 16-03-2007 Gastlibro redaktebla sen ensalutigo. Bv. esprimi vian opinion rilate de la kantaro!
  • 09-03-2007 Ekfunkciis nova sxelo por la kantaro. Ĝi uzas DokuWiki. Enhavo estis reprenita de malnova kantaro krom kelkaj lastatempaj ŝanĝoj. Malnova vikio estis translokita al http://www.ikso.net/kantaro-malnova/ ĝis ĉiuj lastaj ŝanĝoj ne estos kopiitaj.

2006

2005

2004

  • 27-09-2004 Aperas unuaj mid-dosieroj por ŝarĝi al poŝtelefono e-melodion. Vd. ekz. La Espero. Ankaŭ pagxo pri enigado de melodioj al poŝtelefonoj.
  • 21-09-2004 Ĉiuj albumoj de Persone pretas!

Novaĵletero 1, sep, 2004: En kantaro pli ol 300 kantotekstoj

2003

novajxoj.1301787638.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)