Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Laste

  • 10-07-2013 Nova simbolo por nia kantaro, kreita de Przemyslaw Wierzbowski. Ĉu al vi plaĉas?
  • 26-05-2013 Bonvolu helpi en redaktado de teksto por informilo pri la kantaro.
  • 26-05-2013 Nia kantaro superis ciferon 3000! Laŭ nuntaga statistiko nombro de kantoj estas 3006. Tiun rekordon jam afiŝis novaĵservo RET-INFO. Tiu atingo estas rezulto de multjara kunlaboro de internacia teamo de muzikŝatantoj, kiu ĉiutage plibonigas kaj pligrandigas nian kantaron. Dankon al vi!
  • 11-03-2013 Gijom' Armide afable konsentis publikigi tekstojn de liaj kanzonoj en Vikio Kantaro. Dank'al kunlaboro de Veronika Poór (Muzaiko).
  • 06-03-2013 Eric (i.d.c.) donis konsenton kopii liajn kantotekstojn en la KantarViki. Veronika Poór, dankon!

2012

  • 11-12-2012 Ni havas pli ol 2500 kantojn! Rigardu statistikon. Huraa!
  • 03-12-2012 Vikiejo ĝisdatigita al lasta versio de DokuWiki “Adora Belle”. Se vi trovis iun misfunkcion, nepre skribu tion en diskutejo. Nubo de etikedoj restariĝos iom poste.
  • 29-05-2012 Estis enretigita albumo Bizara Lando de Carlos DEVIZIA.
  • 13-02-2012 Nova esperanta reta radio nun estas ligita kun kantarovikio. Dum aŭskultado de muziko en la retejo http://muzaiko.info, tie aperas ligoj al koncernaj paĝoj en nia vikio. Nun pli ol 360 kantoj estas interligitaj. Dankon pro kunlaboro al Mike kaj Erik!
  • 31-01-2012 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2012-01-25 “Angua”.

2011

  • 26-10-2011 Ankoraŭ unu prelego de KuboF pri nia kantaro kadre de Vikimanio, okazinta en Svitavy (Ĉeĥio).
  • 20-07-2011 Michal Matúšov (KuboF) prelegis pri la kantaro dum IJK 2011. La prelegon partoprenis ankaŭ famaj personoj, inter ili JoMo kaj Martin Strid.
  • 02-04-2011 Daŭras enretigo de e-aj paperkantaroj, farata de Pista. Vidu, kiom granda laboro jam estis farita.
  • 26-01-2011 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2010-11-07a “Anteater”.

2010

2009

  • 22-15-2009 Bonega iniciato de pista listigi paperajn kantarojn. Tamen ne hastu krei novajn paĝojn, unue kontrolu ĉu la teksto vere mankas ĉe ni.
  • 15-12-2009 Ampleksaj aldonaĵoj de hungaraj kantoj kun MIDI-dosieroj kaj Notoj. Lastajn paĝojn kreis uzanto pista, dankon!
  • 22-08-2009 Novaĵletero 3. Teksto dissendata.
  • 17-08-2009 Nombro de kantotekstoj superis 1000! Laŭ freŝaj kalkuloj ĉi tage ĝenerala nombro de paĝoj estas preskaŭ 1400 kaj kantotekstoj estas jam pli ol 1000! Laŭ statistiko por julio 2009, nia vikio plu kronas statistikan liston ĉe servilo http://www.ikso.net. Plej lastajn aldonojn faris Manolo. Gratulojn al ĉiuj kunredaktoroj kaj vizitantoj!!!
  • 13-08-2009 Miĥail Povorin kompletigis tekstojn de du liaj albumoj. Aŭtora redaktado, dankon!
  • 11-06-2009 Dissendolisto esper-inform kaj post ĝi novaĵservo Ret-Info dissendis statistikon pri aperado de muzikalbumoj en esperanto dum tuta ĝia historio, preparita de Lu Wunsch-Rolshoven. Li publikigis la liston de tiuj preskaŭ 300 muzikalbumoj kaj metis ĝin al vikipedio. Ret-Info ripetante la novaĵon aldonis ankaŭ ligon al nia kantaro. Dankon!
  • 10-02-2009 En la kantaro nun kreskas kvanto de paĝoj kun indikitaj muziknotoj kun vortoj. Por pli rapida aliro al tiuj kantoj estis kreita nova etikedo Notoj. Lastajn redaktojn faris SZILVÁSI László,dankon!
  • 31-01-2009 Kompletiĝis albumo “Rebela Sono” de Dolchamar.
  • 23-01-2009 Laŭ lasta statistiko, de retejo ikso.net, nia projekto estas plej vizitanta kaj uzanta ĉe la servilo. Post la kantaro sekvas bone konataj http://www.lernu.net kaj http://www.ilei.info. Nia projekto ankaŭ kronas liston de plej multepaĝaj projektoj. Huraaa! :-)
  • 08-01-2009 KuboF kompletigis la kantaron per ĉiuj kantotekstoj de Martin & la talpoj. Dankon!

2008

  • 13-02-2008 Novaĵletero 2
  • 12-02-2008 Aldone al viatubaj filmetoj aperis ebleco enpaĝigi filmetojn kun subtekstoj de retservo Overstream. En tiu servo ĉiu povas aldoni subtekstojn al filmetoj de YouTube, Google Video, MySpace Video, Dailymotion, Veoh kaj Megavideo. Sintakso similas al tiu de YouTube.
  • 04-02-2008 En la kantaro aperis nova ebleco enigi viatubajn (YouTube) filmetojn al viki-paĝoj :!: Uzante novan etikedon Filmo vi povas trovi tiujn paĝojn.

2007

  • 25-12-2007 Ĝojan Kristnaskon, kiuj jam festas, alvenon de Nova Jaro, kiu nepre alportos al vi feliĉon kaj plej varmajn bondezirojn al ĉiuj muzikemaj samideanoj!!!
  • 16-11-2007 Laŭ freŝaj kalkuloj kvanto de kantoj en la kantaro superis 800! Ĝenerala kvanto de paĝoj superas 1100! Hura!
  • 14-11-2007 :!: Unufoje en historio de Kantaro-vikio iu fuŝatako kaŭzis malfunkcion de tuta vikiejo dum unu tago. Pardonon, se vi tiutempe deziris veni tien. :-(
  • 03-11-2007 Ricevitaj permesoj publikigi kantojn el kasedo Antaŭ du jaroj de KONISI Gaku, MIKI Ŝikoŭ…
  • 01-09-2007 Kompletiĝis la albumo “Internacia Lingvo” de Daniel HADDAD.
  • 25-07-2007 Ricevita permeso kopii kantotekstojn de Lusi Rimon
  • 14-07-2007 Roĝer BORĜES kompletigis albumon de Supernova.
  • 23-03-2007 Kompletiĝis albumo “Karteta dom'” de Inspiro.
  • 16-03-2007 Gastlibro redaktebla sen ensalutigo. Bv. esprimi vian opinion rilate de la kantaro!
  • 09-03-2007 Ekfunkciis nova sxelo por la kantaro. Ĝi uzas DokuWiki. Enhavo estis reprenita de malnova kantaro krom kelkaj lastatempaj ŝanĝoj. Malnova vikio estis translokita al http://www.ikso.net/kantaro-malnova/ ĝis ĉiuj lastaj ŝanĝoj ne estos kopiitaj.

2006

  • 24-01-2006 Ricevita permeso publikigi tekstojn de KD "Destin'" (V. Soroka)
  • 22-01-2006 Ĉiuj kantoj el albumo “Revas mi” de Ekvinokso haveblas, samkiel kantoj de Andrej OBREZKOV
  • 16-01-2006 Martin STRID permesis preni tonsilabajn melodiojn de http://tone.se
  • 13-01-2006 Andrej OBREZKOV permesis publikigi liajn kantojn kun indiko de aŭtoreco. Petinto Ljosxa KUZNECOV
  • 06-01-2006 Kvanto de kantotekstoj superis 500! Je la 06-01-2006 en la kantaro haveblas 515 kantoj.
  • 05-01-2006 Ricevita permeso publikigi kantotradukojn de Roel HAVEMAN. Ilin eblas preni de http://www.tekstoj.nl. Petinto Ljosxa KUZNECOV

2005

2004

  • 27-09-2004 Aperas unuaj mid-dosieroj por ŝarĝi al poŝtelefono e-melodion. Vd. ekz. La Espero. Ankaŭ pagxo pri enigado de melodioj al poŝtelefonoj.
  • 21-09-2004 Ĉiuj albumoj de Persone pretas!

Novaĵletero 1, sep, 2004: En kantaro pli ol 300 kantotekstoj

2003

novajxoj.1373408225.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)