Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novembro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Novembro

Teksto

La aŭtuno revenis kaj kun ĝi fermita pordo
Malvarmiĝas la tagoj, tiel estas en la nordo
Sed hodiaŭ surprizis min varmo kaj sun'
Vi mankegas al mi, kion faras vi nun?

Mi malcertas pri ĉio, sed mi venos se vi venos
Mi dependas je vi, ĉu la kanton vi komprenos?
Ĉu mi trompas min nur ke vi konas min plu?
Ĉu mi vivos por ĉiam kun vi-forma tru'?

novembro.1310928357.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)