Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Carlos DEVIZIA |
---|---|
Originala teksto | Carlos DEVIZIA |
Disko | Bizara Lando |
Bizara miksaĝo de sonoj, aldsaksofono, VST por imiti Tereminon kaj orgenon, kaj la klasika softvaro “Funky Drummer” (Commodore 64). La teksto parolas pri religio (dek ordonoj, kvin ulceroj), televido (Du kontraŭ la mondo, Hispane “Dos contra el Mundo” kiu estis tv serio “Bearcats” kun Rod Taylor kaj Dennis Cole, kiun mi vidis kiam mi estis infano), kinejo (Sep Samurajoj, filmo de Kurosawa), literatura (Tri viroj en Boato, verkita de Jerome K. Jerome). Ok Gefratoj (Hispane “Ocho Hermanos” estis Alkohola trinkaĵo tie ĉi en Argentino).La frazo “nur unu aminda” estas por mia edzino, por esprimi mian amon po ŝi.
--- Carlos Devizia
Dek ordonoj
Naŭ monatoj
Ok gefratoj
Sep samurajoj
Ses kugloj
Kvin ulceroj
Kvar asoj
Tri viroj en boato
Du kontraŭ la mondo
Kaj nur unu aminda…………vi!