Uzantaj iloj

Retejaj iloj


odo_al_euxropo

Odo al Eŭropo

MuzikoLudwig van Beethoven
Esperanta tekstoKuboF Hromoslav
Esperanta plenumoVE!
Tipoadapto

Muziko devenas de Odo al Ĝojo, teksto estas inspirita de la Esperantlingva versio de Umberto Broccatelli.

Inspirita de la iniciato de EEU pri Eŭropa himno en Esperanto.

Teksto

Kantu kune amikaro
kanton de eterna ĝoj’
viaj lando, leĝkrepovo
postnelonge estos for

Superŝtato grandioza
lando sen ajnsuperstiĉ’
surbazita de ŝtal’, karbo
ĉu de homoj unuiĝ’?

La Eŭropa konstituci’ -
manifest’ de homa vol’.
Aŭ nur granda prostituci’
por pleje alta tavol’?

Via flago kunfratigas
komercistojn sur merkat’.
Ĉu ni ĉiam kriis vane
ĝuste pri nur tia stat’?

Ho, malnova kontinento
kio estas via sort’?
Kuniĝinta diverseco
estas nia granda fort’

Pro profito, mono blinda
rompiĝas la paclabor’
ni vin prenas, la unio
ŝanĝas vin por eternbon’

odo_al_euxropo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)