Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ondon_post_ondo

Ondon post ondo

Teksto
Muziko
Paolo CONTE
E-teksto Giuseppe CASTELLI

Origina titolo: Onda su onda

Teksto

Mi kompatinda, ĉu ne?
En la malhel' mi timas tre.
La akvo frostigas min,
jam proksimiĝas mia fin'.
Mi defalis de la ŝipo, mi defalis
dum okazis ŝipa balo…
Ondon post ondo
la maro forportos min
al la sencelo,
en la manojn de sortaj strangeg' kaj kruelo;
ondon post ondo
mi iras for pli kaj pli,
la ŝipo perdiĝas lampire en blu': ne plu
saviĝos mi.
Sara, ĉu vi rimarkis?
Vi ade dancas kune lin,
fermitokule vi premas lin,
Sara, sed ne tro gravas…
Insula ĉarma graci',
dolĉa klimato ĉirkaŭ mi;
la palmoj kaj la bambu'
kaj la senlima mara blu;
dum mi kuŝas kaj la suno min sekigas,
la vidaĵo revinstigas…
Ondon post ondo
ĉi tien portiĝis mi:
ritmoj amkantaj,
framboj, bananoj, virinoj ĉarmantaj;
ondon post ondo
mi alkutimiĝis jam:
neniam el vi al mi venis ĉi tiaj ĝoj',
feliĉ' kaj am'.
Sara, ĉu vi rimarkis?
Vi ade dancas kune lin,
fermitokule vi premas lin,
Sara, sed ne tro gravas…

ondon_post_ondo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)