Uzantaj iloj

Retejaj iloj


onklo_antal

Onklo Antal: problem' dume ne estas!

Teksto-Muzikogrupo Gerilla, 1972
E-tekstoBazaj informoj

Teksto

1. Onklo Antal satmanĝis en iu sabata tag' ,
oscedis lante kaj tra fenestro rigardis li al najbar' .
Silenta verda kamp' kaj ĉion regis la kviet' ,
(sed) sur la domo de najbaro flamis la tegment' !

Brulis la dom' , egis la flam' , torentis la fajrer'
Antal l' fenestron fermis: ne koncernas lin l' afer' .

Najbara dom' brulas, “ĝi min tute ne tuŝas!”
(nur) Najbara dom' brulas, problem' dume ne estas.

2. Iu vigla fajrer' transsaltis, la vent' alportis ĝin,
tamen Antal la najbaron kulpigis sen fin' .
La dom' de onklo Antal finbrulis ĝis fundament' ,
lin atendas bela viv' kun kalko kaj cement' .

En nova domo ĵus farita Antal ripozas,
(sed) el najbara vilaĝo l' vento brulfumon portas.

Najbara vilaĝ' brulas, koncernita mi ne 'stas,
Najbara vilaĝ' brulas, problem' dume ne estas.

3. Disvastiĝis ja la fajro, brulas jam l' najbara urb' ,
braĝfabriko volas aĉeti l' tuton kun plezur' .
Sed la vivo ne ekhaltas, rekonstru' 'stas la task' !
Morterfaro, la agrabla faratas sen prokrast' .

Kiam fine post du jaroj pretas jam la dom' ,
“La land' najbara ekbrulis flame!” - venas la inform' .

Najbara land' brulas, koncernita mi ne 'stas,
Najbara land' brulas, problem' dume ne estas.

4. Terura incend' disvastiĝis, jen kia domaĝ' ,
La tuta kontinent' ekbrulis, postrestis nur braĝ' .
Onklo Antal transvivis pereon de la mond' ,
Per tuta forto komencatas rekontru' de la dom' .

Kaj kiam sur la lok' de l' ruin' ekstaras la domar' ,
informo pri terura incend' venas de transmar' .

Ne ĉi kontinent' brulas, koncernita mi ne 'stas!
Ne ĉi kontinent' brulas, problem' dume ne estas.

5. Onklo Antal vekiĝis, kaj forte streĉis sin,
Aj, denove strangajn kaj terurajn sonĝis li.
En lia sonĝ' brulis la ter' , ĉie regis flam' ,
Oscedis lante kaj tra fenestro rigardis li al najbar'.

Silenta verda kamp' kaj ĉion regis la kviet' ,
sed sur la domo de najbaro flamis la tegment' .

Najbara dom' brulas, “ĝi min tute ne tuŝas”;
Najbara dom' brulas, problem dume ne estas“!


-ls-

onklo_antal.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)