Uzantaj iloj

Retejaj iloj


organizanto

Organizanto

MuzikoDon FELDER, Don HENLEY, Glenn FREY
Esperanta tekstoRogier HUURMAN
Tiponova teksto
Originala titolo Hotel California
Originala plenumoEagles

Organizanto estas originale verkita por la muzikalo June kaj kune, de IJK-ĉeforganizanto Roĉjo, kaj ĝin kantis la rolula ĉeforganizanto 'Simon'.

Teksto

Dum membrokunveno, antaŭ tri jaroj jam,
Ni decidis inviti, kaj kreiĝis team’
Devis trovi gastejon, kun ducent litoj aŭ pli
Verkis inviton kaj kalkulis buĝeton, kaj post ĉio ĉi…
Ni gastigos IJK-on, historia honor’
La teamo kunvenis, festis kaj planis ĝis malfrua hor’
Ĉar ja estas laboro, ĉiam nova deĵor’
Mi vekiĝis meze de la nokto kun krio el la kor’:

Kial mi iĝis organizanto
De la mondkongres’
Junularkongres’
Multe por fari por organizanto
Sed sukcesos ni
Kaj aliĝos vi

Do ni kreis retpaĝon, kun informoj en ĝi
Kotizoj, loĝado, busoj, trajnoj kaj pli
En propraj ĉemizoj, varbadis ni
Homoj amase aliĝis, jam tuj kvindek tri
Kaj ili petas informojn, pri vojaĝo aŭ pag’
Iuj volas inviton, iuj volas resti por plia tag’
Dum kiam ni aranĝas, artistojn por ĉiu vesper’
Ĉu neniu legas, kio estas en novaĵleter’?

Kial mi iĝis organizanto
De la mondkongres’
Junularkongres’
Ĉiam defioj por organizanto
Do ne mankas stres’
En la mondkongres’

Ĉio preta por gastoj, post longa prepar’
Ĉio estas planita, la kulmino de tiu ĉi jar’
Ja estas surprizoj, mi rezignas je dorm’
Kun kafo kaj volontuloj ni sukcesas tra la ŝtorm’
Je la dua nokte ĉio estas en ĝusta lok’
Mi apenaŭ dormis kaj vekita de sekva alvok’
Nun ni ludos homlupon, sed mankas unu hom’
Mi eĉ ne hezitis, kaj kriis tra la dom’:

Tial mi iĝis organizanto
De la mondkongres’
Junularkongres’
Por vi mi estas organizanto
Kaj mi helpos vin
Ĝis la lasta fin’

organizanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)