Uzantaj iloj

Retejaj iloj


paca_nokt

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La kristnaska kanto Silenta nokt' naskiĝis en komenco de la 19-a jarcento en Oberndorf, en
Aŭstrio, malgranda foirvilaĝo norde de la konata urbo Salzburg.

Paca nokt'

TekstoJoseph MOHR (1818)
Origina titoloStille Nacht, heilige Nacht
Muzikolaŭ melodio de “STILLE NACHT”, Franz GRUBER
MIDIla_sankta_nokto.mid

Teksto 1

E-tekstoMozaiko, Kloster Kirchberg

Paca nokt', sankta nokt'!
Sonĝas stel'. En malhel'
Viglas ame la sankta par'.
Ĉarma knabo kun bukla harar',
Dormu; gardos Ĉiel'.
Dormu; gardos Ĉiel'.

Paca nokt', sankta nokt'!
Tra la land' vibras kant':
“Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
Jen en stalo la beba Mesi',
Li de l' mondo Savant',
Li de l' mondo Savant'.

Paca nokt', sankta nokt'!
Tie ĉi Fil' de Di'
Donas amon el Dia kor'.
Por elsavo nun sonas la hor':
Krist' naskiĝis por ni!
Krist' naskiĝis por ni!

Teksto 2

E-tekstoMontagu Christie BUTLER surbaze de diversaj anglaj tradukoj

Paca nokt‘, sankta vesper‘!
Dormas jam tuta ter‘.
Dum rigardas lin ĝoja hompar‘,
ĉarma bebo kun bukla harar‘
Kuŝas en trankvilo, kuŝas en trankvil‘.

Paca nokt‘, sankta vesper‘!
Sonas nun tra l‘ aer‘
Dolĉa kanto de la anĝelar‘
al miranta la paŝtistar‘:
‚Paco al la homaro! Paco al la homar‘!“

Paca nokt‘, sankta vesper‘!
Dia Fil‘, Mondesper‘!
Dum vi dolĉe ridetas al ni,
Amo Dia montriĝas en vi,
Kristo, nia Savanto! Kristo, nia Savant‘!

Teksto 3

E-tekstoF. Thiel

Paca nokt’, sankta nokt’;
ĉio en dorm’, sole nur ne la kara, sanktega par’;
ĉarma knabo kun bukla harar’
dormu en paca kviet’!
dormu en paca kviet’!

Paca nokt’, sankta nokt’;
ĥoranĝelar’ vekan nun paŝtistaron solene per kant’;
ĝoje gloras nun ĉiu aŭdant’:
Jen la Savonto, Jesu’!
Jen la Savonto, Jesu’!

Paca nokt’, sankta nokt’;
ho, Dia fil’, kiel vi,
ĉarme ridas montrante al ni,
ke la savo alvenis kun vi,
venis per via naskiĝ’.
venis per via naskiĝ’.

Teksto 4

E-tekstoJoachim GIESSNER

Paca nokt’, sankta hor’,
mondo nun sen sonor’.
Nur maldormas la sankta par’.
Knabo eta kun bukla harar’
dormu nun en trankvil’.

Paca nokt’, sankta hor’,
paŝtistar’ en ador’.
Tra l’anĝela haleluja
al la mondo sonegas ja:
‚Venis Krist’ la savant’.‘

Paca nokt’, sankta hor’,
dia fil’, via kor’
donas amon dian sen fin’,
de l’malbono vi savis ja nin,
Krist’, per via naskiĝ’.

Teksto 5a

E-tekstoJiří KOŘÍNEK

Milda nokt‘, sankta nokt‘,
dormo nur regas nun,
dormas ankaŭ infano de Di‘,
Sankta paro maldormas ĉe Li,
[: kovru lin paco kaj ben‘. :]

Milda nokt‘, sankta nokt‘.
Jen anĝel‘ el ĉiel‘,
venas ĉie paŝtistoj el dom‘,
Sonas ĝoja mesaĝo por hom‘:
[: ‚Sendis Savanton Di-bon‘.‘ :]

Milda nokt‘, sankta nokt‘.
Por trankvil‘ Dia fil‘,
teren savi nin venas al ni,
lum‘ eterna, gvidonta radi‘,
[: aŭdu ni voĉon de Di‘. :]

Teksto 5b

E-tekstoJiří KOŘÍNEK

Milda nokt‘, plej sankta nokt‘,
dormo nur regas nun,
dormu ankaŭ infano de Di‘,
Sankta paro maldormas ĉe vi,
[: kovru vin paco kaj ben‘. :]

Milda nokt‘, plej sankta nokt‘,
dormo nur regas nun,
dormu ankaŭ infano de Di‘,
Sankta paro maldormas ĉe vi,
[: kovru vin paco kaj ben‘. :]

Teksto 6

E-tekstoHendrik Arie de HOOG

Paca nokt‘, sankta nokt‘!
Mutas nun eĉ la vent‘.
Ame gardas la sankta par‘
ĉarman knabon kun bukla harar‘:
Dormu plu en silento!
Dormu plu en silent‘!

Paca nokt‘, sankta nokt‘!
Tra l‘ aer‘ vibras kant‘ -
Al paŝtistoj proklamas anĝel‘:
‚Li kondukos vin al la Ĉiel‘,
Li, de l‘ mondo Savanto,
Li, de l‘ mondo Savant‘.‘

Paca nokt‘, sankta nokt‘!
En la mond‘ Fil‘ de Di‘!
Am‘ radias al ni el ĉi kor‘;
por elsavo nun sonas la hor‘ :
Krist‘ naskiĝis por ni!
Krist‘ naskiĝis por ni!

Teksto 7

KantasMuzilanoj - pola infana ĥoro

Paca nokt‘, sankt-vesper‘
dormas jam tuta ter‘
Nur rigardas la sankta hom-par‘
kies Bebo kun bukla harar‘
dormas en sonĝa ĉarm,
dormas en sonĝa ĉarm’.

Paca nokt‘, sankt-vesper‘
sonas jam tra l‘aer‘
‘Aleluja‘ de la anĝelar‘.
Kantas elĝoje la paŝtistar‘:
‚Venis Krist‘ al homar‘!
Venis Krist‘ al homar‘!‘

Teksto 8

Nokto de pac‘, nokto de am‘,
tuta mond‘ dormas jam,
krom la kara sanktega par‘.
Ĉarma knabo kun bukla harar,
dormu vi en trankvil‘, dormu vi en trankvil‘.

Nokto de pac‘, nokto de am‘,
sonas la ĝoja fam‘
sur la kampoj al paŝtistar‘
Per kantado de l‘ anĝelar‘:
‚Jen Savonto, Jesu‘, jen Savonto, Jesu‘.‘

Nokto de am‘, nokto de pac‘;
Dia fil‘, Dia grac‘
nin reprenos pro Via naskiĝ‘;
Brilas lumo de nia saviĝ‘
je Via nasko, Sinjor‘, je Via nasko, Sinjor‘.

Teksto 9

Paca nokt’, sankta nokt’,
brila lum’ sur la mont’;
jen la Infano kun ama Patrin’;
dolĉe Ŝi flustras lulante Lin:
‚Dormu en ĉiela trankvil’,
dormu en ĉiela trankvil’.‘

Paca nokt’, sankta nokt’,
tremas ŝafistoj pro la vid’;
gloro fluas en fora ĉiel’;
‘Haleluj’‘ kantas ĉiu anĝel’,
‚Venis Kris’, la Savanto,
venis sanktega hel’!‘

Paca nokt’, sankta nokt’,
Dia fil’, pura bril’;
am’ radias de sankta mien’;
jen tagiĝ’ de savanta ben’
pro naskiĝ’ de l’Sinjoro,
pro naskiĝ’ de l’Sinjor’.

Teksto 10

Paca nokt', sankta vesper',
Dia spir' en aer',
Nur maldormas plej sankta par',
Ĉarma knabo kun bukla harar'
Dormu dolĉe en paco,
Dormu dolĉe en pac'.

Paca nokt', sankta vesper',
La homar' sur la ter'
Ĝoje kantas, kaj en la ĉiel'
Ekjubilas eĉ ĉiu anĝel':
Venis nia savanto,
Venis nia savant'.

Teksto 11

E-tekstoJ. H. VINK

Paca nokt', sankta hor',
taga lum' mortis for,
nur maldormas feliĉa hompar'
ĉarma knabo kun ora buklar',
/:dormu en dia ripoz'.:/

Paca nokt', sankta hor',
kantas jen ĉiela ĥor'
nur paŝtistoj aŭskultas al ĝi,
gloron, gloron havigu al Di'
/:paco estiĝos sur ter'.:/

Paca nokt', sankta hor',
Dia fil', via glor'
prikantata ĝi estu sen fin',
ĉar de morto vi savis ja nin,
/:per naskiĝo sur ter'.:/

Eksteraj ligoj

paca_nokt.1446642133.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)