Uzantaj iloj

Retejaj iloj


panjo_mia_skribu_al_mi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Panjo mia, skribu al mi…

Originala titoloHogyha ír majd édesanyám…
MuzikoHungara kanzono
Muziko kaj tekstoRévffy Lajos
TradukisAntono SAMAK
MIDIhogyha_ir_majd_edesanyam_2.mid

Teksto

Panjo mia skribu al mi
pri nia vilaĝo,
Floron de sur akacio
sendu dum florado,
Skribu al mi, ĉu bedaŭras
oni min, ĉar devas mi foresti,
Skribu al mi, ĉu priploris
iu min en la vilaĝo krom vi.

Skribu, ĉu la poplo ĉe la
domo nia staras?
Skribu pri la kantoj, kiujn
la komun’ kantadas,
Skribu pri la olda cigan’,
kaj pri la viv’ en la dom’ por ŝpino,
Pri ĉiu rakontu panjo,
sed ne skribu pri unu knabino.

Hungara teksto

Hogyha ír majd édesanyám,
írjon a falunkról,
Küldjön egy szál virágot
az öreg akácunkról,
Írja meg, hogy az emberek
sajnálják-e, hogy el kellett mennem,
Írja meg, hogy magán kívül
megsiratott-e valaki engem.

Írja meg, hogy házunk előtt
áll-e még a nyárfa,
Írja meg, hogy arrafelé
milyen nóta járja.
Él-e még az öreg cigány,
járnak-e a fonóba, mint régen?
Mindenkiről írjon anyám,
csak egy lányról sose írjon nékem.

panjo_mia_skribu_al_mi.1588504269.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)