Uzantaj iloj

Retejaj iloj


parolu

Parolu

NomoParolu
KantantoJonny M
Esperanta plenumoJonny M
AlbumoKreaktiva
Tiponova teksto
StiloReggeo

Teksto

En mia poŝ’ ne troviĝas moneroj
sed la kapo plenas de memoroj
ja plej valoras l’enhavo
ne de l’monujo sed de la cerbo.
Ĉiam kiam mi lernas novan lingvon- ho-ho,
mi spertas ke lertas prove esprimi ĉion- ho-ho.

Do parolu- ekzercu babiladon!
Parolu- por pli bona lernado!
Parolu- kaj poste vi miras:
per parolado ĉio solviĝas!

Ĉiam kiam mi lernas novan lingvon- hoho,
mi spertas ke lertas prove esprimi ĉion- hoho.
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno- ho-ho.
Do spite al via nekredeble pigra cerbo- hoho.

Mi pensas ke vi devas lerni toleremon
por eviti interlingvan kverelon
Mi kredas ke vi povas lerni novan lingvon,
per tiu vi grandigas vian scion
Ni kreas novan mondon per optimismo
La infanoj havu bonan futuron
per paca parolado…
Do parolu, ekparolu… jes parolu!

Ĉu vi konas la deziron kuri for,
ĉar lingvo donis al vi kapdoloron
Foje ŝajnas nelernebla
la lingvo estas interstela
Sed vi ankaŭ lernis Esperanton
spacas en la kapo por pli granda kvanto
ĉar vi ankaŭ lernis esperanton
kaj nun kunkantu la kanton!

4x Ĉiam kiam mi lernas novan lingvon- hoho!

Eksteraj ligoj

parolu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)