Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasxas_frauxlo_laux_la_kort

Paŝas fraŭlo laŭ la kort'

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoMiloš Raveň
Origina titoloChodí šuhaj po dvore
MIDIpasxas_frauxlo_laux_la_kort.mid

Teksto

Paŝas fraŭlo laŭ la kort',
frapas al la pord';
vokas, vekas li knabinon
per impeta vort‘.
Ĉu vi dormas, amatin'
aŭ fidele amas min?
Malfermiĝu pord'!

Ĉu mi dormas aŭ maldormas,
ne koncernas vin.
Via amo „ne konformas
al mia destin‘!“
Patro malpermesas vin,
panjo forpersvadas min,
ne plu veku nin!

pasxas_frauxlo_laux_la_kort.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)