Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patrino

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

patrino [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
  
 +====== Patrino ======
 +
 +^Kantas|[[Morice BENIN]]|
 +^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]|
 +^Tipo|traduko|
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Nia font' estas dezir' de patrino
 +Troa, fora, manka em', sufoka prem'
 +Sed restas ekster dub' la klara fakto:
 +Nia font' estas am' de patrin'​
 +
 +Kaj jam ĉe la unua vid'
 +Vastega en la neniec'​
 +Necesis tuj la sinofer'​
 +Por nin elpuŝi en la mondon
 +Ankoraŭ nun ŝancelas nin
 +Hejmsopir'​ al tiu nest'
 +Eĉ kvankam ni forpelas ĝin
 +Per parolad'​ kaj vira pompo
 +
 +Nia font' estas dezir' de patrino
 +Sokle ŝi staras, jen nia deven'
 +Plej unua hejm' de l' juneco
 +Plukanta de l' sin' la kalikon
 +
 +Ekde nia ekserĉ'​ al fortun'​
 +Altiris nur ĉi vivtrezor'​
 +Sed marist'​ senmaras nun
 +Li saŭdadas pri memor'
 +Eĉ se feblis ŝi aŭ ĝenis nin
 +Egalas viv' al ŝia nom'
 +Por infan' kun mank' de patrin'​
 +Ŝi estas lumo de l' aŭror'​
 +Ŝi estas lumo de l' aŭror'​
 +
 +Nia font' estas dezir' de patrino
 +Sed venos tag', ke ŝi forlasos nin
 +Iros al vastec'​ de l' ocean'
 +Lasante post si eternan malplenecon
 +
 +Sed mankos blanko de lili'
 +Ĉe kiu danke venus plor'
 +Kaj ŝi, radiko de tili'
 +Mortos ne, sed ŝi restos for
 +Ŝi iĝos mia kolocint'​
 +Eglanteri'​ aŭ kolombet'​
 +Freŝa ros' de ritornel'​
 +Kaŝa rado de la silent'​
 +Kaj fekunda tero nun
 +Patrinece ĝi lulos ŝin
 +Do plantos mi imagon nur
 +Jen la bild', mia pord' al ĉiel'
 +Jen la bild', mia pord' al ĉiel'
 +
 +Nia font' estas dezir' de patrino
 +Troa, fora, manka em', sufoka prem'
 +Sed restas ekster dub' la klara fakto:
 +Nia font' estas am' de patrin'​
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* http://​www.tekstoj.nl/​esperanto/​kantoj/​ekzemploj/​patrino.htm
patrino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)