Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patrino_atendas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Saluton

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2003
Originale aperinta en la disko “Sendependa”
Teksto adaptita de Hristo “Hrima” Gorov (1967), el Bulgario.

Teksto

patrino grizhara eliris el domo
bukedon ŝi plektis, ekstaris ĉe l´ pordo
polican´ avertis matene: “la filo
vespere revenos jam el la ekzilo…”

la koro patrina jubilis dum tago
ŝi kukon preparis, dolĉaĵon kun fragoj,
kostumon, ĉemizon, poŝtukon ŝi gladis
kaj fine la ĉambrojn kaj korton balais

patrino do sidas ĉe l´ sojlo de l´ domo
dum suno subiras skarlate fantoma
subite ŝi aŭdas, ke venas ŝarĝaŭto
ŝi iras renkonti la filon amatan

patrino atendas
la filon de l´ sud´
li venkis militon
do ne ploru plu!

el aŭto descendas ŝofor´, policano
demetas kestegon kaj ambaŭ rikanas:
“Judino, renkontu la filon! li venis!”
patrino brakumis la ĉerkon kaj svenis

(radio-elsendoj)

patrino atendas…

patrino_atendas.1184412269.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)