Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patrino_kaj_infano

Patrino kaj infano

Esperanta tekstoJan Van SCHOOR
Tipotraduko
Originala plenumoMoeder en Kind
Originala tekstoFrans de CORT

Teksto

Kiam infanon mian
admiras kun ebri'
mi kaj l' edzinon, kiu
donacis ĝin al mi.
Ho ne demandu tiam
kiu pli ravas min…
disigi mi ne povas
l' infanon de l' patrin'.

En miajn brakojn premas
mi ilin nun kun varm'.
kaj en okuloj miaj
de ĝojo brilas larm'…
Se scius vi, mi flustras,
kiom mi amas vin,
patrin', vin pro l' infano,
infan', vin pro l' patrin'!

patrino_kaj_infano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)