Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patro_estis_kanzon-satant

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mia kanzonema patro…

Originala titoloNótás kedvű volt az apám…
MuzikoHungara kanzono
TradukisAntono SAMAK
MIDInotas_kedvu_volt_az_apam.mid

Teksto

Patro vivis por kanzonoj,
Trakantadis longajn noktojn.
Ne domaĝis li la farojn,
Li kunligis du-tri tagojn.
Sed eĉ tiujn longigadis,
Se la panjo lin mallaŭdis.
Se misludis la cigano,
Li frapis al l’ kontrabaso.

Patro de la kanzonaroj
Ne kantas jam ekde jaroj:
Mian koron ĉagren’ mordas,
Se kanzonoj liaj sonas.
Ĉar finiĝis la kantado,
Li ripozas jam en paco,
Flugu bird’ sur lian slabon,
Kaj daŭrigu vi la kanton!

Hungara teksto

Nótás kedvű volt az apám,
Átmulatott sok éjszakát.
Nem sajnálta rá a napot,
Kettőt-hármat összetoldott.
De még azt is megduplázta,
Ha az anyám megdorgálta,
Ha a cigány rosszul játszott,
A bőgőbe belevágott.

Nótás kedvű édesapám,
Réges-régen nem dalol már:
A szívemet bánat rágja,
Egy-egy kedves nótájára.
Az lett a sok nóta vége,
Kint nyugszik a temetőbe',
Dalos ajkú kismadárka,
Szállj az apám fejfájára!

patro_estis_kanzon-satant.1594115549.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)