Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patrujo

Patrujo

TekstoP. R. SLAVEJKOV
MuzikoEmanuil MANOLOV
E-tekstoA. GRIGOROV

Teksto

Bela estas vi, patrujo,
nomo dolĉa, land' - eden'.
Koro juna kaj sincera
por vi batas kun amem'.

Karaj estas la montaroj
kaj en sudo kaj en nord',
kaj amataj la kamparoj
kun abunda gren-rikolt'.

En la buŝo dolĉa vorto
estas tiu ĉarma land'.
Tie ĉi Danub', Marica
fluas kun murmura kant'.

Dum la suno hele lumas,
dum rigardas la okul' -
ni popolon nian amos
en ĉi tiu ter-angul'.

patrujo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)