Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | János VISKI |
---|---|
Muziko | Ernő ROSSA |
E-teksto | Alfonso PECHÁN |
MIDI | pionirfanfar.mid |
Jen sonas pionirfanfar',
pri ni fieras ĉiu en tuta land'
Ni marŝas tra la mont' kaj val',
Eĥas tra kampoj nia kant'.
Brilas la sun' al nia rond'
Vastas pejzaĝ' ĝis horizont'
Venu ĉi tien kamarad'
Ĉiam ni triumfos en konkurad'.
Flugas la kant' al malproksim',
de novaj ventoj fragras jam nia flag'
Donu la manon sekvu nin,
Al suproj gvidos nia vag'.
Kun la popol' en solidar'
Vivu la brava junular'
Venu ĉi tien kamarad'
Ĉiam ni triumfos en konkurad'.