Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plastokanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Plastokanto

Teksto kaj MuzikoMullhippiar Neffssonson
Origina titoloAllting vackert här i världen måste en gång bli av plast
Esperanta tradukoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

Teksto

Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉiu pino, orkideo, kaj popolkostuma kvast'
Ĉar la tempo nun postulas, ke oni nilonkastoron rulas
Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast'

Ĉio ĝoja en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉiu vulpo kaj simio, ĉia ago de malĉast'
Ĉiu danco, ĉiu festo ja fariĝos poliestro
Ĉio ĝoja en la mondo devas iam iĝi plast'

La naftorafinejo vomas jam el sia buŝ'
Arojn da kiĉaĵoj, ĉiuj faritaj per fuŝ'
La laboristoj ŝvitas dudekkvarhore sen prokrast'
Sed tute ne gravas, ĉar ili estas el plast'!

Ĉio grava en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉiu koro, parencano, kaj pasportaservo-gast'
Sojolakto, teo, kekso fabrikiĝos el latekso
Ĉio grava en la mondo devas iam iĝi plast'

Ĉio bela en la mondo devas iĝi plast'
Ĉio ĝoja en la mondo devas iĝi plast'
Ĉio grava en la mondo devas iĝi plast'

plastokanto.1490829884.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)