Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plenigu_viajn_glasojn

Plenigu viajn glasojn

Muzikoangla popolkanto
E-tekstoH.W. Holmes
MIDIplenigu_viajn_glasojn.mid

Teksto

Plenigu viajn glasojn ĝis la vino superfluas.
Ĉar venu morgaŭ kio ajn, la nunon ni tre ĝuas.

Refreno

/:: Gajaj estas ĉiuj ni
Ĝis morgaŭ for la zorgoj. ::/

Tutkore ni kuntostu al la ĝoj’ de amikeco.
Se iu ĝin rifuzas li ne estas homa speco.

Refreno

Al amo ankaŭ trinku, ĝi meritas la honoron.
Eĉ se kun feliĉeco ĝi alportas la doloron.

Refreno

plenigu_viajn_glasojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)