Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pli_kaj_pli

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Nomo de kanto (Unikode!)

Teksto

En la ĉambro apude
Kie dormas vi nun
Vi ridetis konklude
Al la nokta komun'
Eble pro la influo de alkohol'
Mi subite cerbumas pri mia rol'

Ĉu vi serĉis la veron?
Ĉu mi estas mensog'?
Ĉu vi trovis ĥimeron
Kie estu apug'?
Kaj mi timas kelkfoje ke en dilem'
Mi vin trompis sen tion rimarki mem

Refreno:

En la granda enu'
Kion faru ni?
Mi deziras vin plu
Ĉiam pli kaj pli

Vento skuas la vintron
Fino de la feri'
Skribu novan ĉapitron
Ĉu mi estos en ĝi?
Eble mi prepariĝu por la aŭtun'
La pasint' kaj estont' renkontiĝas nun

Refreno
pli_kaj_pli.1231263530.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)