Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pli_ol_nenio

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Pli ol nenio

MuzikoMartin Wiese
TekstoMartin Wiese
KantasPersone
Martin & la talpoj

Teksto

Am D
Petro iris for, kun rompita kor'
F C C/B
Al ajna eksterlando
Am D
Por instigi sin, ebriigi sin
F C C/B
Per malmultkosta brando
Bm F#m
Nova freŝa paĝ', urboj kaj pejzaĝ'
A E D
Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo
Bm F#m
Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci'
A E D
Pecon de sia malĝojo

Al trinkeja strat', por bona rezultat'
Li sciis kion fari
Kaj ĉe trinkbufed', kun glas' kaj cigared'
Li povis sin prepari
Plena je inspir' kaj vivoeliksir'
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin'
En malhelajn okulojn Bm F#m A E D

Kara aŭskultant', ĉu pro lia vant'
Nun venu moralaĵo?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kaŝiĝas sub korsaĵo?
Sed eble post monat' de ĝojosurogat'
Silentiĝis la krio
Ne pro memkompren', sed tiu eta ben'
Estas pli ol nenio

(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)

pli_ol_nenio.1417454114.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)