Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pont-aven

Pont-Aven

Teksto

En l’ haven' de Pont-Aven
La maristoj sen ĉagren'
Iras for ekde l' maten'
Kun esperoj pri balen'
En l' haven' de Pont-Aven
Sen maristoj, sed kun pen'

Oni vivas kun seren'
Atendante pri reven' (2-foje)

En l' haven' de Pont-Aven
Plena estas magazen'
Ĉe la placo pro kunven'
Azenblekas la kreten'
En l' haven' de Pont-Aven
La knabeto spit' al.ĝen'

Per desegnoj en marĝen'
Zorgas ne pri ekzamen' (2-foje)

En l' haven de Pont-Aven
Junulinoj dum promen'
Sonĝas pri ĉen' de l' himen'
Apud rokoj de dolmen'
En l' haven' de Pont-Aven
La junuloj sen reten'

Drinkas per boteloplen'
Iros ne al la dolmen'… (2-foje)

En l’ haven' de Pont-Aven
La edzinoj ĉe l' kamen'
Atendante pri reven'
Flikas, flikas sur kusen'
En l' haven' de Pont-Aven
La edzinoj en ĝarden'

Grundon fosas kun la pen'
Ne riĉegas la teren'! (2-foje)

En l’ haven' de Pont-Aven
Maljunuloj per faden'
Retojn flikas kun ĉagren'
Tempo fuĝis sen siren'
En l' haven' de Pont-Aven
La avinoj kun orgen'

Kantas dum la pastra ben'
«Amen» estas la refren' (2-foje)

En l' haven' de Pont-Aven
Sen maristoj sed kun pen'
Oni vivas kun seren'
Atendante pri reven'
En l' haven' de Pont-Aven
La maristoj kun ĉagren'

Kiam venas sunosven'
Spitrevenas kun sarden'… (2-foje)
pont-aven.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)