Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ponto_trans_akvo_sxtorma

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ponto trans akvo ŝtorma

Teksto/MuzikoP. SIMON
KantasWilliam AULD

Origina titolo: Bridge over troubled water

Teksto

Se vi lacos, sen memfid’,
Se venos larminund,' forviŝos mi,
Subtenos vin.
Ho, se premos sort',
Senkoros la destin’,
Kiel ponto trans akvo ŝtorma,
Mi kuŝigos min.
Kiam mankos mon’, kaj senhejmos vi,

Sub ombro de l’ vesper’ mi konsolos vin
Kaj tenos vin.
Ho, en noktmallum’,
Se kaŭros ĉie tim',
Kiel ponto trans akvo ŝtorma
Mi kuŝigos min.
Velu, lunulin’, velu plu.
ĉi-foje brilos vi, realiĝas rev’.
Jen kia bril’.
Ho, se solecos vi,
Postvelos mia kil’:
Kiel ponto trans akvo ŝtorma,
Estos mi trankvil’.

ponto_trans_akvo_sxtorma.1265404463.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)