Uzantaj iloj

Retejaj iloj


por_vi_por_vi

Por vi, por vi

Teksto

Se deziras nur vi,
Mi perfortos la tempon,
Vintron kaj eĉ printempon
Ke ruĝiĝos Karina
Karin' la stratulin'
Por vi, por vi.

Se deziras nur vi,
Mi perfortos la sunon,
La ĉielon, la lunon;
Supre mi nokton ŝtelos
Tagon kaj bluajn stelojn,
Por vi, por vi.

Se deziras nur vi,
Prenos mi el ĉielo
Garbojn da hirundetoj
Birdojn mil en bukedoj
Kaj flugilojn anĝelajn,
Por vi, por vi.

Se deziras nur vi,
Trinkos mi el botelo
Vinon kaj hidromelon
En drinkej' de haveno
Ĝis ebria mateno,
Por vi, por vi.

Se deziras nur vi,
Mi forperdos memoron,
Cedos for mian koron,
Mi forgesos pri belo,
Kaj infanaj fabeloj
Por vi, por vi.

Se deziras nur vi
Mi eĉ perdos la voĉon
Blinda, surda kantisto,
Ignorante flatistojn
Falos mi en diboĉon,
Por vi, por vi.

Se deziras nur vi
Spertos mi ridon mokan
De am' nur ununokta,
Tretos mi lastajn ŝtupojn
Kaj mi mortos en suboj,
Por vi, por vi.
Por vi, por vi.

por_vi_por_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)