Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempa_kanto_de_l_olda_akrigisto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Printempa kanto de l'olda akrigisto

Teksto/MuzikoSigfred PEDERSEN
E-tekstoPoul THORSEN

Origina titolo: Skærslibersangen

Teksto

Denove logas la longaj vojoj,
flikita estas fidela ŝu'.
Mi trancis fluton de la tremoloj
kun verda ŝelo ĉe Holstebru.
Mi venas vage de l'fora nordo,
kaj forgesita la vintro nun.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun’.

La junaj jaroj, ho kien flugis
la bela tempo de Libertin'?
Ĉe la vojrando mi florojn plukis,
gedormis kun la kampar-knabin’.
Kun ŝi plezure mi luktis forte
— en sia sino: printemp-parfum'.
Tranĉilojn portu, tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun'.

Strangulo estas la akrigisto
sen propra hejmo, sen akompan'.
Kotforigisto, hundotondisto
kaj forpelito de kamparan’.
Sekure post la fermita pordo
farmisto sidas sur la farun'.
Tranĉilojn portu, tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun’.

Abundis tiam la bona brando,
malmultekosta kun ranca gust’.
Amaraj plantoj laŭ la vojrando
aromon donis al la plenbuŝ.
Ho, festenuloj, vi dum jubiloj,
ebriaj lasis min post kermes’
kun la tranĉiloj kaj la tondiloj
kaj la amaro de la solec’.

Ja kiuj kun siaj devoj restas,
facile juĝas min laŭ botel’,
sed mi revemas, poeto estas,
mi estas ero de l’nokta hel’.
Poetoj estas laŭ multaj stiloj,
kaj mia estas la voja vag'
kaj la tranĉiloj kaj la tondiloj
kaj dankoj pro la modesta pag'.

La vojkunuloj, ho kie estas
kampar-knabino kaj kamarad’?
Plej multaj en la azilo nestas
aŭ kluke mortis dum la drinkad'.
Sed mi persistas, popolo-filoj,
kun haroj blankaj kaj ruĝa naz’
pro la tranĉiloj kad la tondiloj
kaj pro la suno kaj pano-ĉas’.

Ankoraŭ logas la longaj vojoj,
tagmeza varmo, matena frost'.
Per akrigilo mi pluaj fojoj
tenados ruĝon sur naza fost’.
Mi venas vage de l' fora nordo,
kaj forgesita la vintro nun.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu
por mia pano kad por la sun'.

printempa_kanto_de_l_olda_akrigisto.1263672755.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)