Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempa_kanzono

printempa kanzono

Tekstojopetro danvi'
Muzikogx. kapa
Kantasĝ. mole

la sesdekoka: ĉu decida jaro?
memoroj pri la sesdekoka, revoj pri la sepdekoka, okdekoka…

Teksto

estis antaŭ majo sesdekoka,
knabinetoj saĝe trinkis “koka”
kaj atente legis magazinojn
ne furoris ĉie la bluĝinoj.

gape lernis mi en gimnazio
kaj min lulis dolĉe iluzioj.
min amuzis tute dum vesper'
la klaketoj lumaj de l' fliper'.

profesoroj tute seriozaj
monologis per vakuoj frazaj
kaj enuo regis sen insido
super revoj foraj de rapido.

kaj subite, iun tagon sunan,
venis brue al ni movinklino.
sunis, estis fine de l' trankvilo
sunis, estis fino de aprilo.

per flugiloj de l' facila vento,
vigle alĵetitajn de studento
ŝtonojn kubajn por C.R.S. …
tuj varmiĝis la etoso.

ĉiunokte, ĉiutage,
stratoj iĝis kraĉo sage,
retroviĝis la rapido,
klaĉe blekis televido.

en parizo iris forta voko
malgraŭ ŝlima stulta moko,
junaj ridoj per malfermaj buŝoj
forfuĝigis la maljunajn muŝojn.

generalo, pro abrupta sveno,
ekrifuĝis en baden-badeno.
la antikva krio al la bono
muĝe disradiis en sorbono.

sed alvenis fine en junio
(io juna - etimologio!)
la finrevo pro la suna palo.
estis plena ĉiu hospitalo.

iluzioj en la poŝoj, kaŝe,
kaj amara buŝodoro maĉe,
tempo kuras laŭ horloĝo trista;
koro batas laŭ inklino brusta.

jam dek jaroj fuĝis paŭte
kaj esperoj kaŝe, haŭte.
ne plu videblas la pavimo,
ĉie ĝin superas la bitumo.

turoj konstruiĝas kamizole
amasiĝas homoj laŭ-tavole.
en la lando regas strangaj voloj,
devas ĉiuj Vivi en skatoloj.

sed revenas voke la cifer'
(ĉu memoro ruza pri fliper'?)
de ĉi-deko estas jaro oka.
nombroj vokas urĝe. ĉu provoka?

printempa_kanzono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)