Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempa_la_forto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Printempa la forto

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko
Originala titoloDa Vaartoner løde
Originala tekstoC. Hostrup

Teksto

Printempa la forto,
alaŭda jubil'
nun vokis el morto
la vivon en bril',
En griza karcero
ruĝiĝis la vang',
/: kaj al la libero
sopiris la sang'. :/

Kamena angulo
ne plaĉis al ni,
kaj ne la postulo
de l’ libra lekci'.
Ni levis la velon
en vigla kuraĝ',
/: ni vidis la celon,
nin vokis vojaĝ'. :/

Kaj nun ni rapidas
el hejma haven',
espero nin gvidas,
jam mortis ĉagren',
al land' sen doloroj
kondukas la voj',
/:ni inter la floroj
ripozos en ĝoj'. — :/

Jen flugas feliĉa
la gaja korsar'
de l’ hejmo malriĉa
al land' de nektar'.
Nin gvidu la' ĝojo,
la forta esper'
/: sur preta la vojo
al tuta la ter'! :/

printempa_la_forto.1366459201.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)